JESUS FELLOWSHIP
CHRISTIAN COMMUNITY
JESUS CENTRES
MULTIPLY NETWORK
JESUS YOUTH
FACEBOOK
FLICKR PHOTOS
YOUTUBE VIDEOS
FOLLOW ON TWITTER
JESUS FELLOWSHIP BLOG
TUMBLR
JESUS FELLOWSHIP MULTILINGUAL ONLINE BIBLE
Esperanto

Choose a Bible
Select book or range
Type your search text here

Ignore case
Highlight
Exact phrase Ignore Word Order Any words
Chapter

Esperanto, Matthew 1

Please select the particular book and chapter you wish to read.

1   La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham.

2   Al Abraham naskiĝis Isaak, kaj al Isaak naskiĝis Jakob, kaj al Jakob naskiĝis Jehuda kaj liaj fratoj,

3   kaj al Jehuda naskiĝis Perec kaj ZeraÄ¥ el Tamar, kaj al Perec naskiĝis Ĥecron, kaj al Ĥecron naskiĝis Ram,

4   kaj al Ram naskiĝis Aminadab, kaj al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, kaj al Naĥŝon naskiĝis Salma,

5   kaj al Salma naskiĝis Boaz el RaÄ¥ab, kaj al Boaz naskiĝis Obed el Rut, kaj al Obed naskiĝis Jiŝaj,

6   kaj al Jiŝaj naskiĝis David, la reĝo. Kaj al David naskiĝis Salomono el la edzino de Urija,

7   kaj al Salomono naskiĝis ReÄ¥abeam, kaj al ReÄ¥abeam naskiĝis Abija, kaj al Abija naskiĝis Asa,

8   kaj al Asa naskiĝis Jehoŝafat, kaj al Jehoŝafat naskiĝis Joram, kaj al Joram naskiĝis Uzija,

9   kaj al Uzija naskiĝis Jotam, kaj al Jotam naskiĝis AÄ¥az, kaj al AÄ¥az naskiĝis Ĥizkija,

10  kaj al Ĥizkija naskiĝis Manase, kaj al Manase naskiĝis Amon, kaj al Amon naskiĝis Joŝija,

11  kaj al Joŝija naskiĝis JeÄ¥onja kaj liaj fratoj, je la tempo de la transloĝiĝo en Babelon.

12  Kaj post la transloĝiĝo en Babelon, al JeÄ¥onja naskiĝis Ŝealtiel, kaj al Ŝealtiel naskiĝis Zerubabel,

13  kaj al Zerubabel naskiĝis Abiud, kaj al Abiud naskiĝis Eljakim, kaj al Eljakim naskiĝis Azor,

14  kaj al Azor naskiĝis Cadok, kaj al Cadok naskiĝis AÄ¥im, kaj al AÄ¥im naskiĝis Eliud,

15  kaj al Eliud naskiĝis Eleazar, kaj al Eleazar naskiĝis Mattan, kaj al Mattan naskiĝis Jakob,

16  kaj al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.

17  Tial ĉiuj generacioj de Abraham ĝis David estas dek kvar generacioj, kaj de David ĝis la transloĝiĝo en Babelon dek kvar generacioj, kaj de la transloĝiĝo en Babelon ĝis la Kristo dek kvar generacioj.

18  Kaj la naskiĝo de Jesuo Kristo estis tiamaniere:kiam lia patrino Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaÅ­ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito.

19  Kaj ŝia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi.

20  Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante:Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito.

21  Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj.

22  Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:

23  Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

24  Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon;

25  kaj li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.


Malachi 4    Choose Book & Chapter    Matthew 2

It is not known how many people speak Esperanto.

In order to display some special Esperanto characters correctly, you may need a basic Unicode font.

La Sankta Biblio (Londona Biblio), 1926. Esperanto Bible from the Online Bible version by Ian Green. Public Domain.


Licensed to Jesus Army. All Rights reserved. (Script Ver 2.0.2)
© 2002-2017. Powered by BibleDatabase with enhancements from the Jesus Army